KDE-Gvidlinioj pri Homa Interfaco
Bonvenon al la Gvidlinioj pri Homa Interfaco de KDE! Sekvi ilin helpos vin konstrui belan kaj potencan aplikaĵon, kiu sentiĝas hejmeca kiam ĝi funkcias en KDE Plasma kaj funkcias bone ekster ĝi. Uzantoj lernos kiel uzi vian apon rapide, plenumi siajn celojn facile kaj renkontos malpli da problemoj postulantaj subtenon.
Ĉi tiu dokumento kovras la dezajnfilozofion kaj kulturon de KDE, oftajn laborfluojn kaj ŝablonojn, normajn uzantinterfacajn konvenciojn kaj rekomendojn por platform-integriĝo.
Kial tiom gravas bona dezajno?
Dezajno determinas kiom bone io plenumas sian funkcian celon kaj kiom agrabla estas interagi kun ĝi. Se iu mankas, la rezulto estos frustranta. Homoj ne volos uzi malbone dezajnitan apon, kaj se devigite, ili indignos kaj disvastigos negativecon pri ĝi. Evitu ĉi tion per bona dezajno!
Dezajno implikas laŭcelajn decidojn kaj kompromisojn kiuj alportas projekton pli proksime al ĝiaj intencitaj celoj kaj uzadparadigmoj. La plej bonaj programoj scias kiujn uzantojn kaj uzkazojn ili celas, kaj kiujn ili lasas al aliaj. Estas pli bone sukcesi koncentriĝante pri tio, kion vi povas bone fari, ol disvastigi vin maldika kaj malsukcesi. Subpromesu kaj tro liveru, neniam inverse.
Temoj ne kovritaj
Ĉi tiu dokumento estas aro de dezajnaj gvidlinioj, ne instrukcioj por efektivigi ĉiun specifan komponanton. Dum iu teknika gvidado estos provizita, multe pli da detaloj troveblas en la propra dokumentaro pri uzado kaj API de la komponantoj. Temas pli pri kio kaj kial, ne kiel.
Ĉi tiu dokumento ne intencas esti nepra leĝkodo. Lernante kaj sekvante la regulojn, vi komprenos kiel sekure novigi ene de la gvidlinioj, kaj kiam povas esti konvene rompi ilin se ĝi produktas superan rezulton.
Kontribuado
Ĉi tio estas vivanta dokumento, intencita por esti ĝisdatigita laŭlonge de la tempo por reflekti aktualajn KDE-dezajnajn tendencojn kaj plej bonajn praktikojn. Kontribuoj estas bonvenaj!
Enhavo estas skribita en Markdown, kaj la fontdosieroj estas gastigitaj en Git-deponejo. Por rapide redakti paĝon, la GitLab-redaktilo povas esti malfermita sur iu ajn paĝo per la butono “Redakti ĉi tiun paĝon” en la tirkesto dekstre. Taskoj kaj ŝanĝoj estas organizitaj per https://invent.kde.org. Por ekscii kiel sendi ŝanĝojn, vidu la README-dosieron.
Legu la gvidliniojn
Alklaku iun el ĉi tiuj kaheloj por salti al paĝo: