K

Evoluigista Platformo de KDE

Dezajnu, konstruu kaj distribuu belajn, uzeblajn aplikaĵon kun teknologioj de KDE.

Plur-Platforma

Evoligu unufoje, disponigu ĉie. Konstruitaj surbaze de Qt, la teknologioj de KDE funkcias en ĉiu platformo.

Labortabla Linux, Android, Windows, macOS, enkorpigita kaj pli

Plasma rulanta en poŝtelefono, tekkomputilo kaj TV

KDE Frameworks: Plibonigu la Sperton pri Qt

KDE Frameworks kovras 80 aldonajn bibliotekojn por programado kun Qt. Ĉiuj bibliotekoj estis bone testitaj en realmondaj scenaroj kaj estas amplekse dokumentitaj. La bibliotekoj de KDE estas distribuitaj sub LGPL- aŭ MIT-licencoj.

Learn More

Kirigami UI Framework

Kirigami

Konstruu Belajn, Konverĝajn Apojn, kiuj Funkcias per Telefonoj, Televiloj kaj Ĉio Intere.

La divido inter labortablo kaj poŝtelefono malklariĝas kaj uzantoj atendas la samkvalitan sperton sur ĉiu aparato. Aplikoj uzantaj Kirigami adaptiĝas brile al poŝtelefono, labortablo, televidiloj, informsistemoj kaj ĉio inter ili.

La komponantoj de Kirigami estas belaspektaj kaj konsekvencaj, kaj Kirigami mem provizas klare difinitan laborfluon. Uzantoj de Kirigami-aplikoj aprezos la inteligentajn elektojn faritajn en la API kaj serena dezajno.

Malkovru Kirigami

KDevelop

Transplatforma IDE por C, C++, Python, QML/JavaScript kaj PHP

Malfermfonta, potenca kaj rapida, KDevelop ofertas senjuntan evolumedion al programistoj kiuj laboras pri projektoj de ajna grandeco. KDevelop helpas vin plenumi la taskon dum ĝi ne altrudas sin en via labormaniero.

Ekprenu KDevelop

screenshot of app KDevelop

Dokumentaro

De komencantoj ĝis spertaj programistoj de Qt, jen ĉio, kion vi bezonos scii por komenci disvolvi KDE-aplikaĵojn.